Ĉinaj sciencistoj malkovris du ĉefajn subtipojn de la nova koronviruso |
2020-03-05 |
La plej freŝa eltrovo de ĉinaj sciencistoj montris, ke la nova koronviruso lastatempe estigis 149 mutaciojn kaj evoluis al du ĉefaj subtipoj L kaj S. La esploro malkovris, ke la du tipoj havas grandajn diferencojn laŭ distribuo de regiono kaj populacio. La tipo S estas relative maljuna versio, dum la tipo L estas pli agresema kaj infektema. Profunda kono pri malsamaj subtipoj helpas nin adopti malsamajn rimedojn en kuracado, preventado kaj regado de la malsano. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |