Subĉielaj ekranoj prezentas bildojn de medicinistoj en Hangzhou |
2020-03-05 |
Ekde la 2-a de marto, ĉiuj LED-ekranoj kaj subĉielaj amaskomunikiloj ambaŭborde de la rivero Qiantang en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, prezentadas bildojn pri medicinistoj, kiuj laboras ĉe la fronto de la kontraŭbatalo al la epidemio. La bildoj samtempe aperas sur la diskonigaj muroj ĉe la bordoj de la rivero por saluti la medicinistojn. La prezentado daŭros 15 tagojn. La 3-an de marto, bildo de la fakulo Li Lanjuan aperis sur la grandega ekrano en Hangzhou. La 3-an de marto, bildo de medicinisto sur ekrano ĉe la Okcidenta Lago La 3-an de marto, lokano antaŭ la ekrano Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |