Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Misinformado pri COVID-19
2020-03-04


Multaj mensogaj kaj duonveraj mesaĝoj pri COVID-19 populariĝas en interreto. Ministerioj pri sano de kelkaj landoj eĉ kreis retejojn por kontraŭbatali falsajn informojn, kiuj rapide disiĝas kaj malkontribuas por la kontraŭbatalo al la epidemio. En tiu ĉi artikolo mi prezentos kelkajn el tiuj mitoj kaj montros kiel eblas facile malkovri, en plejparto de la kazoj, ke tiu informo estas malvera.


1 - Oni povas malsaniĝi post malfermi pakaĵon el Ĉinio



Estas sekure ricevi pakaĵojn el Ĉinio. Plejparto de la konataj virusoj, inkluzive de tiu, kiu kaŭzas COVID-19, kutime ne kapablas vivi pli ol 24 horojn ekster korpo de alia vivestaĵo. Ajna mendo el fora loko restas pakita dum pluraj tagoj, sekve ne estas risko. En interreto cirkulas pluraj falsaj novaĵoj pri tiu ĉi temo, ekzemple pri homo infektita post tuŝi pakaĵon aŭ bobelfolion el Ĉinio.


2 - Kiel kuraci aŭ preventi COVID-19 hejme



Falsaj novaĵoj instigas homojn sin kuraci hejme anstataŭ serĉi fakan helpon. Tio malfaciligas al aŭtoritatoj identigi novajn kazojn kaj preventi la propagiĝon de la malsano, kaj samtempe estas risko por la vivo de la paciento, ĉar ne nur la “kuracilo” povas esti senefika, sed en kelkaj kazoj ĝi povas eĉ malfaciligi resaniĝon. Monda Organizo pri Sano (MOS) substrekas, ke estas neniu kuracilo, manĝaĵo, trinkaĵo aŭ substanco rekomendata por preventi infektiĝon. En interreto, tamen, oni facile trovas receptojn por sin kuraci aŭ preventi infektiĝon: infuzaĵoj; kanabo, kokaino kaj aliaj drogoj; kuraciloj por mildigi simptomojn de gripo; alkoholaĵoj, ktp.


Aparte konata estas la falsa novaĵo pri rusa viro, kiu kuraciĝis hejme per drinkado de vodko (laŭ alia versio, viro, ne nepre ruso, kuraciĝis per viskio kun mielo). Neniu studo atestas la efikon de alkoholaĵo kontraŭ tiu viruso, kaj la alkoholo povas nuligi la efikon de kuraciloj priskribitaj de kuracisto. Nur antikorpoj, akiritaj per vakcino aŭ produktitaj de imuna sistemo, kapablas imunigi homon kontraŭ viruso, do estu skeptika pri miraklaj kuraciloj.


Mi analizos pli detale specifan novaĵon, por montri kiel eblas facile rimarki, ke ĝi estas falsa: cirkulas en Brazilo, eble ankaŭ en aliaj landoj, mesaĝo, supozeble verkita de la kuracistoj Leila Ahmadi kaj Chen Horin, kiu rekomendas varman akvon kun citrono por preventi infektiĝon. Serĉado en interreto rivelas, ke Leila Ahmadi estas vera kuracisto en Irano, sed laŭ la teksto ŝi vivas en Ĉinio. Pri d-ro Chen Horin, prezentita kiel direktoro de Pekina Armea Hospitalo, estas neniu fidinda informo pri li (cetere Horin estas stranga nomo por ĉino), sed li estas menciita en malnova falsa novaĵo (disponebla en pluraj lingvoj) pri tio, ke akvo kun citrono kuracas kanceron (en alia versio li nomiĝas D-ro Gupta el Barato). Tiu falsa novaĵo kaŭzis tiom da misinformado, ke Universitato de Arkansaso, en Usono, publikigis noton por klarigi, ke citrono ne kuracas kanceron.


3 - Ĉu hundo malsaniĝis pro COVID-19?



Jen tipa kazo de duonvera mesaĝo. La vera informo estas, ke hundo de paciento estis submetita al ekzameno kaj la rezulto estis “malforte pozitiva”, sed oni facile misinterpretas ĝin, kaj el tio rezultas multaj falsaj aŭ misgvidaj informoj. La rezulto de tiu ekzameno estas normala: hundo vivanta en la sama domo de paciento infektita estas en kontakto kun la viruso, trovebla sur mebloj, planko kaj aliaj objektoj en la domo. Tio ne signifas, ke la hundo malsaniĝis (ĝi ne havis simptomojn) aŭ estas danĝera por homa sano. Laŭ MOS, estas neniu indiko, ke hejmbestoj povas havi COVID-19, kaj la nura rekomendo estas purigi la manojn per sapo kaj akvo, aŭ alkoholo, post tuŝi beston. Ĝi rekomendas la samon al homoj kiuj tuŝis objektojn antaŭe tuŝitajn de aliaj, kiel butono de lifto aŭ varo en bazaro.


En 2016, dum epidemio de Zika Febro en Brazilo, aperis falsa informo, ke simioj povas infekti homojn, kaj el tio rezultis murdado de centoj da simioj tra la lando, multaj per kruela maniero. Nur moskitoj kapablas infekti homojn per Zika-viruso, la simioj mortis senkulpe.


Estu respondeca, ĉar diskonigo de falsaj informoj povas havi terurajn konsekvencojn!


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio