Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ADB kreditos ĉinan kompanion per 130 milionoj da juanoj por helpi la batalon kontraǔ la epidemio
2020-03-04


La 25-an de februaro, Azia Disvolva Banko (ADB) subskribis interkonsenton kun la ĉina farmacia grupo Jointown. Laǔ la interkonsento, ADB kreditos la grupon per 130 milionoj da juanoj (ĉ.18,7 milionoj da usonaj dolaroj) por helpi la batalon kontraǔ COVID-19.


Jointown, kies ĉefsidejo estas en Wuhan de Hubei-provinco, estas unu el la kompanioj difinitaj de Hubei-provinco por liverado de medicinaĵoj.


Michael Barrow, ĝenerala direktoro de Operacia Fako pri Privata Sektoro, diris, ke "ADB per monkolektado helpos Jointown rezervi sufiĉajn medicinajn bezonaĵojn, kontraŭvirusajn medikamentojn kaj personajn protektaĵojn por liveri al hospitaloj kaj apotekoj." 


Laǔ informo, tio estas la unua fojo, ke la Privata Sektoro de ADB donas helpon por publika sano. La simpligita proceso por malgranda ne-suverena projekto rapidigis la aprobon de la monkolekto de la du-jara prunto.


Tiu monprunto estas parto de la subteno liverita de ADB, lanĉita en la 7-a de februaro, por helpi aziajn kaj pacifikajn landojn batali kontraǔ la epidemio.


Redaktoro: Gao Shuyuan  


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio