Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donacos al Japanio 5 000 protektajn kostumojn kaj 100 000 maskojn
2020-03-03

La retejo de la Ĉina Ambasado en Japanio


Laŭ informo diskonigita en la retejo de Ĉina Ambasado en Japanio en la 1-a de marto, ekde la komenco de la epidemio de COVID-19, japanaj registaro kaj rondoj divers-maniere subtenis Ĉinion kontraŭbatali la epidemion. Tion la ĉina popolo neniam forgesos.


Lastatempe Japanio eniris en la ŝlosilan periodon por bridi la epidemion. Ĉinio rigardas la suferon de Japanio kiel la sian kaj volas subteni kaj helpi Japanion laŭeble plej multe dum sia batalado kontraŭ la epidemio. Antaŭ nelonge, Ĉinio provizis Japanion per virus-testiloj. La ĉina registaro laŭgrupe donacos al Japanio 5 mil protektajn kostumojn kaj 100 mil maskojn. Du grupoj da materialoj jam atingis Tokion la 27-an kaj la 28-an de februaro. Ankaŭ multaj provincoj, urboj, entreprenoj kaj personoj en Ĉinio aktive donacas monon kaj materialojn por kuraĝigi Japanion. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio