Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN dankas la ĉinan popolon pro la kontribuo al la homaro
2020-03-02


La 24-an de februaro, António Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) vizitis la ĉefsidejon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en Ĝenevo por ricevi informojn pri la situacio de la epidemio de COVID-19. Li alvokis ĉiujn landojn kunklopodi por trakti la epidemion kaj esprimis dankon al la ĉina popolo.


António Guterres rimarkigis, ke laŭ la informo el la fakuloj de MOS, kiuj vojaĝis al Ĉinio, la nombro de novaj kazoj de la pneŭmonio en Ĉinio komencis malpliiĝi. Li esperas, ke ĉi tiu situacio daŭros. Samtempe li sincere dankas ĉiujn ĉinojn, kiuj suferas maloportunon en la ĉiutaga vivo kaj forlasis multajn plezurojn por bridi la propagiĝon de COVID-19. Li diri, ke la ĉina popolo faris grandan kontribuon por la tuta homaro.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio