Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Letero de kantonanoj al sud-koreaj amikoj
2020-03-02


La 28an de februaro la informa oficejo de la kantona registaro okazigis la 25an kunvenon pri preventado kaj bridado de la epidemio. En la kunveno, letero de kantonanoj al sud-koreaj amikoj estis anoncita.


La letero esprimas la jenon: “Post ekapero de la epidemio de COVID-19, la ĉina registaro alprenis plej ampleksajn, plej severajn kaj plej radikalajn rimedojn por preventi kaj bridi la epidemion. Post la peniga laborado, ekestis pozitiva turniĝo de la situacio. La ambasadorejo de Sud-Koreio en Ĉinio surpendigis la sloganon ‘Malfacilaĵoj de Ĉinio estas ankaŭ la niaj’, kio montras la volon de la lando kune kun Ĉinio batali kontraŭ la epidemio kaj venki malfacilaĵojn. Sud-koreaj registaro kaj rondoj donis al ni multajn helpojn, kiam ni estas en malfacila tempo, kaj nin ege kortuŝas la amikeco de la korea popolo. Nun, kiam propagiĝas la epidemio en Sud-Koreio, ni sentas tion, kion vi travivas. La malfacilaĵoj de Sud-Koreio estas ankaŭ la niaj. Ni volas doni al vi necesajn helpojn, subteni vin batali kontraŭ la epidemio kaj kune kun vi venki la malfacilaĵojn. Ni kredas, ke vi baldaŭ povu venki la viruson.”


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio