Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN festis la 25-an datrevenon de adopto de Pekina Deklaro kaj Programo de Agado
2020-03-02


La 25-an de februaro, en la 43-a Kunveno de Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazis altnivela simpozio por festi la 25-an datrevenon de adopto de Pekina Deklaro kaj Programo de Agado en Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino. La simpozion ĉeestis reprezentantoj el pli ol 100 landoj, ambasadoroj en Ĝenevo kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj.


En la malferma ceremonio, Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj tiu de aliaj svisaj internaciaj organizaĵoj, deklaris en sia parolado, ke dum la pasintaj 25 jaroj ekde la adopto de Pekina Deklaro kaj Programo de Agado, dank' al la komuna klopodo de ĉiuj flankoj, la virina afero de la mondo akiris pozitivan progreson, sed oni bezonas longtempan penadon por realigi egalecon inter viroj kaj virinoj. La internacia komunumo devas kune penadi, disvolvi la ideon de la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino, plibonigi protekton de virinaj rajtoj kaj interesoj per disvolvado de la virina afero, plifortigi internacian kunlaboron kaj rapidigi agadojn por akceli seksan egalecon kaj disvolvadon de la virina afero. 


Chen Xu rimarkigis, ke ĉinaj virinoj estas kvinono de la mondaj, Ĉinio persistas en la baza nacia politiko pri egaleco inter viroj kaj virinoj, kaj daŭre antaŭenpuŝas la disvolvadon de la virina afero. En sia parolado, Chen Xu ankaŭ salutis la virinajn laborantojn, kiuj batalas en la fronto kontraŭ la epidemio, emfazante, ke ili estas modeloj de ĉiuj virinoj kaj vivaj ekzemploj pri la progreso de la ĉina virina afero. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio