Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donacis maskojn al Daegu
2020-02-28


Pli ol 25 000 medicinaj maskoj donacitaj de Ĉina Ambasadejo en Korea Respubliko estis transdonitaj de Seulo al Daegu vespere de la 27-a de februaro por helpi la korean popolon batali kontraŭ la epidemio de COVID-19.


Xing Haiming, ĉina ambasadoro en Korea Respubliko, diris, ke Ĉinio kaj Korea Respubliko havas solidarecon kaj helpas unu la alian en la batalo kontraŭ la epidemio. La ĉina popolo ĉiam memoras la helpon de la korea popolo en malfacila tempo. Nun la malfacilaĵoj de Korea Respubliko estas la ĉinaj. Ĉina ambasadejo volas klopodi por helpi koreajn popolanojn batali kontraŭ la epidemio. 


Lastatempe, la situacio de la epidemio en Korea Respubliko fariĝis pli serioza, kaj mankas maskoj al la lando, precipe al Daegu, kie la epidemio estas severa. 


La Ĉina Ambasadejo en Korea Respubliko deklaris, ke ĝi daŭre kolektos materialojn por subteni la korean popolon, kredante, ke la popoloj de la du landoj povu, kiel eble frue, kunvenki la epidemion. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio