Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komuna Misio de Ĉinio kaj MOS pri COVID-19: Ĉinio akiris elstarajn atingojn en bridado de inter-homa propagiĝo
2020-02-28


La 24-an de februaro, post 9-taga esplorado, la Komuna Misio de Ĉinio kaj Monda Organizo pri Sano (MOS) pri COVID-19 okazigis en Pekino gazetaran konferencon por raporti pri la esplorado kaj doni al Ĉinio kaj aliaj landoj proponojn pri preventado kaj bridado de la epidemio.


La komuna misio konsistas el 25 ĉinaj kaj alilandaj fakuloj pri epidemiologio, virusologio, klinika administrado kaj publika sano. Ili faris esploradon en Pekino, Guangdong, Sichuan kaj Hubei kaj ricevis informojn pri la epidemio, rimedoj de preventado kaj bridado, kuracado, preventado kaj bridado en kamparo kaj scienca esplorado.


La misio opinias, ke Ĉinio, per rimedoj senprecedencaj en la kampo de publika sano, akiris elstarajn atingojn en malrapidigo de viruso-propagiĝo inter homoj kaj regionoj. Tiuj rimedoj jam evitis aǔ prokrastis la propagiĝon inter dekoj da miloj da homoj. Krome, Ĉinio ludas gravan rolon en protektado de la internacia komunumo, gajnis tempon por ke aliaj landoj antaǔadoptu rimedojn kaj diskonigis spertojn kontraǔ la epidemio. Nun Ĉinio zorgeme, laǔgrade kaj laǔplane reordigas la socia vivon, ekonomion, edukadon kaj medicinon. Aliaj landoj devas denove taksi sian rimedon pri Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan  


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio