Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinoj disdonis maskojn surstrate en Japanio
2020-02-28


Antaŭ nelonge membroj de Ĉina Entreprena Asocio en Japanio kaj aliaj ĉinoj disdonis maskojn surstrate en Shinjuku de Japanio. Ili faris tion por helpi la japanan popolon venki la batalon kontraŭ la epidemio. 



"Ĉiuj ĉinoj eksterlande multe zorgas pri la epidemio en Ĉinio. Ĉina Entreprena Asocio en Japanio volas plenumi sian socian respondecon, reagi al la alvoko de la Ĉina Ambasadejo en Japanio kaj alvoki ĉinajn entreprenojn en Japanio por donaci." diris Wang Jiaxun, prezidanto de la Ĉina Entreprena Asocio en Japanio. Wang Jiaxun ankaŭ alportis maskojn donacitajn de la asocio, kaj rimarkigis, ke ekde la komenco de la epidemio, la japanaj registaro kaj popolo sendis multajn krizhelpajn materialojn kaj kuraĝigajn vortojn al Ĉinio. Dankemo estas unu el la tradiciaj virtoj de la ĉina nacio, kaj ni volas repagi la sinceran bonkorecon al la japana popolo. Ni pretas kunlabori kun Japanio por venki la batalon kontraŭ la epidemio."



Tan Bing, vicprezidanto de la asocio, diris, ke en ĉi-foja batalo kontraŭ la epidemio la faroj de ĉinaj entreprenoj en Japanio montras, ke Ĉinio estas respondeca lando. Helpe de la ambasadejo kaj la asocio, ĉiuj ĉinaj entreprenoj en Japanio klopodas por batali kontraŭ la epidemio. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio