Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas kune kontraŭbatali COVID-19
2020-02-28


La 25an de februaro Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en la regula gazetara konferenco, ke alfronte al la epidemio de COVID-19 Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas helpi unuj la aliajn kaj plifortigi kunlaboron. Ĉinio volas doni subtenon kaj helpon al Japanio kaj Sud-Koreio laŭ iliaj bezonoj. 



Zhao Lijian diris, ke Ĉinio sekvas disvolvadon de COVID-19 en Japanio kaj Sud-Koreio, kaj Ĉinio havas la saman senton kiel ili. "Ekde la komenco de la epidemio, la ĉina popolo ricevis valoran subtenon kaj helpon de la registaroj kaj popoloj de Japanio kaj Sud-Koreio. Ni multe dankas ilin."


Li diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas najbaroj, kaj ili devas kunlabori kaj helpi unuj la aliajn. Batalante la enlandan epidemion, Ĉinio volas dividi informojn kaj spertojn kun la du landoj kaj klopodas por helpi ilin laŭ iliaj bezonoj.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio