Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senkontakta restoracio
2020-02-28


Diversaj lokoj iom post iom rekomencas produktadon kaj laboron, kaj restoracioj iom post iom malfermiĝas. Sub la influo de la epidemio kaǔzita de COVID-19, kiel certigi sekurecon de manĝaĵoj kaj kontentigi postulojn de konsumantoj? La 21-an de februaro la Ĉina Hotela Asocio anoncis, ke la unuaj "senkontaktaj restoracioj" komencis servi konsumantojn.


"Senkontakta restoracio" signifas, ke restoracio almetas sian QR-kodon ĉe enirejo, kaj konsumantoj povas skani la kodon por mendi manĝaĵon, atendi kuiradon kaj preni manĝaĵon laŭ mendila numero.


Laŭ la Ĉina Hotela Asocio, kvar-specaj restoracioj aliĝis al la "senkontaktaj": restoracio kun tradicia marko, ĉin-stila manĝejo, ĉin-stila rapidmanĝejo kaj okcident-stila rapidmanĝejo. En la restoracioj, lokoj por klientoj kaj manĝaĵ-sendistoj estas dividataj.



Oni povas mendi manĝaĵojn en interretaj aplikaĵoj, kaj laborantoj de la interretaj aplikaĵoj kunportos la manĝaĵojn al difinitaj lokoj sen rekta kontakto kun la mendintoj.



Pli ol 3 000 el 50 000 restoracioj en la poŝtelefona aplikaĵo Meituan havas tiun servon de "senkontakta mendo".


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio