Sub la Komuna Ĉielo | BAK Giwan: Vivu Ĉinio kaj malvivu la viruso! |
2020-02-27 |
Bak Giwan estas profesoro pri korea lingvo kaj Esperanto en Zaozhuang-universitato. Nun li loĝas kun lia edzino en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Saluton! Mi estas BAK Giwan el Koreio. Nun mi loĝas en Ĉinio kun mia edzino, en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong. Mi estas 63-jara, kaj mi eklernis Esperanton en 1973 en Koreio. Mi eklaboris en Ĉinio de 2002 kiel profesoro de korea lingvo. Mi instruis ĝin en Yanbian Universitato kaj Jilin Universitato. Ekde 2016 mi instruas la korean kaj Esperanton en Zaozhuang Universitato. Jes, mi havas laborvizon de Ĉinio. Mi revenis al mia lando okaze de jarŝanĝo, kaj tiam mi unuafoje aŭdis pri la nova korona viruso. Sed tiam ĝi ne estis tiom serioza afero. Kaj mi revenis al Ĉinio, kie estas mia hejmo, en la 15a de januaro. Iom post mia reveno la pneŭmonia malsano kaŭzita de la nova viruso fariĝis serioza epidemio, kaj ne nur Ĉinio, sed ankaŭ la tuta mondo falis en grandan bruon kaj hororon. Pasis tagoj kaj venis la plej granda ĉina festotago, Printempan Feston mi ordinare pasigas ĉi tie en Ĉinio. Mi jam plurfoje pasigis la festotagon en Ĉinio, ekde la jaro 2003. Multaj ĉinaj amikoj demandas min, kial mi ne revenas hejmen. Mi do respondas, ke ĉi tie en Ĉinio estas mia hejmo. Mi pensas, ke tie, kie estas mia edzino, mia rizkuirilo kaj mia komputilo, estas mia hejmo (ŝerce…). Ankaŭ ĉi jare mi pasigis la festotagon en Ĉinio, en mia urbo. Sed ĉi jare iom alie ol en la antaŭaj jaroj. Mi kaj mia edzino restis nur hejme, kaj ni ne povis vojaĝi ien ajn, eĉ ne povis eliri el la universitato. Ni estis protektataj nur en la lernejo pro la epidemio. En aliaj jaroj, ni ĉiam vojaĝis al diversaj vidindaj lokoj en Ĉinio. Tio donas al ni grandan plezuron kaj novan energion. Sed ĉi jare, ve… En aliaj jaroj mi aŭdis terurajn bruojn en la antaŭnokto de la festo, foje eĉ ĉe la ripozejoj ĉe la ekspresa vojo. Sed ĉi jare mi povis aŭdi nur kelkajn ne tiel terurajn eksplodojn en mia lernejo. Verdire tio estis multe pli bone por miaj oreloj~ En la antaŭnokto de la novjara festo mi preparis materialon de la korea tradicia novjartaga manĝaĵo, nomata Tteokkuk (proksimuma prononco en Esperanto: Tokuk). Ĝi estas long rizkuko (nomita Tteok) simila al blanka serpento, kaj ĝin mi tranĉe dispecigas por la rizkuka supo (nomita Tteokkuk), kiun ni manĝas en la unua mateno de la nova jaro. En Koreio ordinare kaj tradicie tio estas la laboro de virinoj. Sed ĉe mia hejmo nun en Ĉinio, mi mem kutime faras ĝin. Ĝi estas iom fortobezona laboro, kaj tial... En Koreio oni diras (ja vere antaŭ multaj jaroj), ke se oni dormas en la antaŭnokto de la novjara festo, liaj aŭ ŝiaj brovoj blankiĝas. Kaj multaj familianoj, ĉefe inoj, preskaŭ sendorme laboras por la preparo de la novjartaga manĝaĵo, ne nur Tteokkuk, sed ankaŭ kelkaj aliaj. Kaj oni preparas multe da kaj manĝas ĝin dum multaj tagoj, proksimume ĝis alia festotago, Plenluna Festo, la 15-a de januaro laŭ luna kalendaro. En Koreio kiam mi estis infano, multaj homoj ĝuis kajtoludon dum vintraj tagoj. Sed nuntempe ne tiel ofte; eble nur en kamparaj regionoj... Ĉi jare en tiu nokto mi nur preparis la manĝaĵon kaj iom frue endormiĝis danke al la malmultiĝo de eksplodoj. Post la neordinara Printempa Festo ĉi jare, pliseveriĝis singardado kontraŭ la epidemio, kaj decidiĝis, ke mi, ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj fremdlandaj profesoroj kaj studentoj de mia lernejo, devas resti nur en la lernejo. Por mi ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) unuafoja sperto. Sentiĝis, ke la lernejo havas grandan zorgon pri la bonfarto de fremduloj, sed samtempe mi ankaŭ eksentis pli grandan danĝeron pri la epidemio. Mi kaj mia edzino do decidis, ke ni estu pli severe singardaj ne nur por ni mem, sed ankaŭ por aliaj ĉirkaŭ ni. Kiam ni promenas en la kampuso, ni ĉiam uzas maskojn, kvankam ne troviĝas aliaj homoj. Mi aŭdas, ke diversnivelaj ĉinaj registaroj, ne nur la centra, sed ankaŭ la regionaj, multe klopodas por malaperigi la epidemion kaj kuraci la malsanulojn per ĉiaj rimedoj. Mi komprenas kaj alte taksas la klopodojn, kaj mi sekvas la instrukciojn. Ni devas kunlabori ĉiel por bari la propagiĝon de la epidemio. Ĉi tie en mia lernejo troviĝas entute 5 fremdlandaj profesoroj. Ni povis du-foje eliri por aĉeti necesaĵojn dum nia restado en la lernejo. Kaj tiam mi vidis, ke la stratoj estis preskaŭ malplenaj. Mirinde - Sed mi iom zorgas pri la bonfarto de ekonomio. Se tia situacio daŭrus pli longe, kredeble la tuta ekonomio kaj la ĉiutaga vivo de homoj havus grandan damaĝon. Ho, ve... Mi kaj mia edzino ĉiutage preĝas por la frua finiĝo de la epidemio kaj frua reveno de ordinara vivo de ĉiuj homoj. Mi kredas, ke la ĉina registaro faras sian plej bonon, kaj esperas, ke ĝi rikoltos bonan rezulton tre baldaŭ. En la komenco de la fermiĝo de nia lernejo mi aŭdis, ke en mia urbo ĉe iu apartamento troviĝis unu malsanulo de la epidemio kaj tial la tuta apartamento estis blokita kaj neniu povas eliri el ĝi. Kaj tuj poste ne nur la apartamento, sed ankaŭ preskaŭ ĉiuj apartamentoj kaj vilaĝoj de mia urbo komencis bloki la regionon kaj protekti siajn loĝantojn. En la urbo nun troviĝas neniu aŭtobuso nek taksioj. Nur kelkaj privataj aŭtoj veturas surstrate, eble por aĉeti necesaĵojn. Kaj ĉiutage, eble kelkfoje en unu tago, la koncernataj registaraj instancoj de mia urbo kaj de la provinco Shandong sendas saĝtelefonajn mesaĝojn pri la epidemio kaj ankaŭ pri la prezoj de ĉiutagaj manĝaĵoj. Mi vidas, ke en mia urbo ĉiutagaj necesaĵoj estas sufiĉaj kaj la prezoj estas stabilaj. Tio donas al mi du-specajn malajn emociojn samtempe, nome la trankvilon kaj ankaŭ la maltrankvilon. Ĉio nun ŝajnas esti kvazaŭ milito. Hodiaŭ (17-a de februaro) mi kaj mia edzino vizitis bazaron per mia aŭto kun miaj du aliaj fremdlandaj kolegoj kun helpo de la oficistino de la internacia oficejo de la universitato. Hodiaŭ mi trovis, ke surstrate troviĝas iomete pli da homoj kaj aŭtoj ol antaŭ 2, 3 semajnoj. Unu el miaj kolegoj volis aĉeti kelkajn medikamentojn en apoteko, kaj mi vidis duone malfermitan apotekon: la apotekistoj ne akceptas vizitantojn ene kaj la vizitantoj devas stari ekstere, la pordo estas iom loze fermita, kaj oni povas interparoli kaj transdoni medikamentojn tra la pordfendo. Por mi ĝi estas unuafoja sperto. Kaj mia amiko sukcesis aĉeti la bezonatajn medikamentojn. De hodiaŭ mia universitato malfermis klasojn interrete. Laŭ mia scio, ne ĉiuj klasoj funkcias tiamaniere. Ankaŭ mi volas fari tiel, kaj de morgaŭ mi komencos mian klason per la aplikaĵo WeChat. Mi decidis fari tion, ĉar mi ne scias, ĝis kiam daŭros la epidemio. Se mi atendus sen klasoj, ĝis ĝi finiĝos, eble mi ne povus bone plenumi mian klason ĉi semestre. Mi aŭdis, tamen, ke ĝis hodiaŭ ĉiuj profesoroj kaj oficistoj de mia universitato devas alveni al Zaozhuang, mia urbo. Kaj ili (se ili venis de aliaj urboj) devas restadi hejme dum 2 semajnoj. Mi do supozas, ke mia univesitato povos normaliĝi plej frue post 2 semajnoj. Mi aŭdas, ke multaj landoj en la mondo ankaŭ zorgas pri la propagiĝo de la epidemio. Jes, kompreneble. Sed oni devas ankaŭ kompreni la malsamajn situaciojn kaj cirkonstancojn de ĉiuj landoj. Ne ĉiuj landoj povas havi saman rimedon por ĉiu afero. Ĉiu lando havas sian plej bonan rimedon, ĉu ne? Kaj troa reago kontraŭ la epidemio ne kontribuas al ĝia efika forigo. Mi fojfoje ricevas mesaĝojn kaj telefon-alvokojn de miaj konatoj en Koreio kaj Japanio, kiuj zorgoplene demandas pri la epidemio. Mi pensas, ke ili sentas la danĝeron pli serioze ol mi. Tio do signifas, ke iliaj informoj estas iom troigitaj. Mi aŭdis, ke la epidemio mem ne estas tiel serioza malsano. Ni ne bezonas tro brue reagi al ĝi. En la mondo ĉiam estas malsanoj, kaj ili ĉiam estas venkataj de homoj. Ni povas venki! Tio estas la natura afero de homa vivo. Ni, ĉiuj homoj en la mondo, devas kompreni tion kaj esti iom pli prudentaj. Mi esperas kaj kredas, ke la epidemio, kiu nun multe ĉagrenas nin ĉiujn, tutverŝajne malaperos baldaŭ kaj nia ĉiutaga vivo revenos, kaj ĉiuj homoj rapidos al siaj laboroj. Mi deziras baldaŭ revidi miajn studentojn de la Esperanto-fako de mia universitato. Vivu Ĉinio kaj malvivu la viruso! Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |