Ĉino sin vestas kiel astronaŭto por iri ekster sia hejmo! |
2020-02-27 |
Pro la epidemio de COVID-19 en Ĉinio, homoj evitas iri eksteren kaj klopodas sin protekti kontraŭ infektiĝo. Plejparto de la homoj uzas nur maskon, sed ankaŭ populariĝis okulprotektiloj. Sed kelkaj homoj opinias, ke ju pli da protektiloj des pli bone, kaj viro, kies familinomo estas Li, el Fujian-provinco, famiĝis en interreto pro tio, ke li aĉetis kostumon de astronaŭto kaj uzas ĝin surstrate kaj en bazaroj kiel aldona protektilo. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Niubi Panda Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |