Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sub la Komuna Ĉielo | Aldreno Speko: Rasismo estas neakceptebla!
2020-02-26

Aldreno Speko(Brazilo)



Aldreno Speko, brazila esperantisto, loĝas kaj laboras en la urbo Xi’an de preskaŭ dek jaroj. Li kunlaboras kun ĉina kompanio por internacia komerco inter Brazilo, Angolo kaj Ĉinio.


Mi trapasas la vintran periodon en Ĉinio, inkluzive de la ĉina novjaro aŭ “Printempa Festo”.


La Printempa Festo estas azia festivalo. Oni ne celebras ĝin en Brazilo, sed pro tio ke mi jam loĝas ekde 2010 en Ĉinio, mi konscias pri ĝia graveco en ĉinaj kulturo kaj familio.


Dum ĉi tiu periodo, mi kutime estas invitita de amikoj (lokaj esperantistoj) por partopreni tagmanĝon aŭ vespermanĝon ĉe ili. Tiam mi povas gustumi diversajn bongustajn frandaĵojn kiel ĝiaŭzio(饺子),  printempaj rulaĵoj (春卷 ), riza kuko (年糕), dolĉaj rizsferoj (汤圆) kaj fiŝo.


En la antaŭnokto, mi restis en mia apartamento kaj spektis la faman CCTV gala night. Laŭ la tradicio, la festo estas familia renkontiĝo kaj do mi ne deziras invadi intimecon de ĉinoj dum tiom grava periodo.


Dum vintra ferio estas malaltaj temperaturoj, do mi preferas resti en mia loĝejo, kie mi ripozas, legas aŭ skribas, studas Esperanton aŭ ĉinan lingvon, korespondas kun familianoj, parencoj kaj amikoj en Brazilo.


Rilate al la nuntempa krizo de la viruso en Wuhan, mi opinias, ke la ĉina registaro rapide agis por solvi la seriozan situacion kaj sukcesas eviti plej ampleksan disvastiĝon de la malsano. Ekzemple, en mia kvartalo, nuntempe ĉiuj loĝantoj devas vesti maskojn kaj rajtas eliri unufoje en ĉiuj 2 tagoj (por tio oni devas kunporti permesilon kaj montri al la gardisto ĉe la elira pordego).


Mi mem kuiras en mia loĝejo kaj pro tio mi bezonas aĉeti legomojn kaj aliajn aferojn laŭbezone. Malbona rezulto de la “kvaranteno” (= izoligo pro malsano) kaj la longa ferio estas tio, ke mankas kelkaj bazaj nutraĵoj en la superbazaroj kaj la prezoj altiĝas ( = virusa inflacio).


Kvankam kvarantenoj ne ĉiam estas agrablaj, ĉar ili ĝenas la vivon, tamen, oni devas pensi ne nur pri sia konveneco, sed ĉefe pri ĉies sano kaj la bonfarto de tuta socio.


Se oni ne sin gardas kontraŭ la viruso, oni riskas la vivojn de miloj, eble milionoj da homoj tra Ĉinio kaj la mondo, kiu turnas sian atenton al ĉi tiu lando.


Plej multaj homoj sincere zorgas pri la situacio en Ĉinio, sed kelkaj homoj en kelkaj landoj, uzas la krizon por montri sian antaŭjuĝon pri ĉinoj ĝenerale, kvazaŭ ĉina popolo estus la malsano mem. Oni havas nomon por tio: “Rasismo”. Kaj tio estas neakceptebla!



Mi esperas ke la ĉinaj gvidantoj daŭrigos la nuntempajn sanigajn procedurojn, kiuj montriĝas tre efikaj, do la krizo estos finita kiel eble rapide kaj ni povos reveni al nia normala vivo.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio