Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 24 horoj de 9 "mastrumantoj" en la portempa hospitalo de Wuhan
2020-02-25

9 homoj el la Popola Hospitalo de Wuhan-Universitato laboras kiel "mastrumantoj" de medicinaj materialoj en la portempa hospitalo de la distrikto Wuchang en la urbo Wuhan. Tie ili servas por pli ol 550 infektitoj de la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19) kaj pli ol 500 medicinistoj.



La 24 horoj de la "mastrumantoj"


Je 6:30 de la 13-a de februaro


"Protektaj okulvitroj mankas, urĝe!" Respondinte la telefonon Shen Lan, estro pri medicinaĵa loĝistiko de la hospitalo tuj petis la Popolan Hospitalon de Wuhan-Universitato transporti protektajn okulvitrojn.


Je 6:45 de la 13-a de februaro


"Mastrumantoj" disdonis al 240 medicinistoj kaj purigistoj, kiuj komencis labori en la hospitalo tiutage, protektaĵojn kiel maskoj, protektaj kostumoj, protektaj okulvitroj, gantoj ktp.


Je 8:00 de la 13-a de februaro


Novaj protektaj kostumoj atingis tiun hospitalon. Shen Lan sciigis la ŝoforon pri la vojo al la hospitalo. Poste, ŝi kaj ŝiaj kolegoj ilin kontrolis, akceptis kaj staplis.


Je 10:00 de la 13-a de februaro


Ili akceptis aliajn protektajn kostumojn, vizaĝoŝirmilojn kaj kirurgiajn maskojn.


Je 12:30 de la 13-a de februaro


Viv-bezonaĵoj donacitaj de popolamasoj atingis la hospitalon. Shen Lan kaj ŝiaj kolegoj fariĝis portistoj kaj staplis 120 kestojn da ŝarĝoj (ĉiu kesto pezas je 15 kilogramoj).


Je 21:00 de la 13-a de februaro


Ĝis tiam ili akceptis entute 10-fojajn materialojn.


Je 23:00 de la 13-a de februaro


Komenciĝis kalkulado de medicinaj materialoj.


Frumatene de la sekva tago


Je 1:22


Ili revenis al la provizora loĝejo por ripozo.


Je 6:30


Ili denove estis ĉe laborejo.


......



Dum la 24 horoj estas deĵorantaj "mastrumantoj". Ili disdonas medicinajn materialojn en ĉiu 4-a horo por certigi liveradon al kuracistoj kaj flegistoj.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio