Ĉinio kaj Japanio helpas unu la alian por venki la epidemion |
2020-02-25 |
La epidemio de COVID-19 daŭre propagiĝas en Japanio. Ĉinio urĝe donacis al Japanio testilojn pri la malsano. La informo estas atentata de retumantoj kaj vekis interagon de dulandaj retumantoj. La novaĵo "Ĉinio donacis testilojn al Japanio" en Mikroblogo Oficiala Mikroblogo de la Japana Ambasadorejo en Ĉinio Post apero de la epidemio de la nova koronvirusa pneŭmonio en Ĉinio, aviadiloj el Japanio transportis al Ĉinio materialojn donacitajn de diversaj organizoj. En la 17-a de februaro la kvina aviadilo de la lando atingis Wuhan. Japana Ambasadorejo en Ĉinio anoncis en socia retejo liston pri la donacaĵoj. Ĉefpaĝo de la oficiala retejo de la Ĉina Ambasadorejo en Japanio Mesaĝoj de ĉinaj retumantoj Tvitero de la Ĉina Ambasadorejo en Japanio "Dankon" el japanaj retumantoj Mesaĝoj de japanaj retumantoj "Japan-Ĉina amikeco", "Dankon pro la subteno de Ĉinio", "Koran dankon” Tvitero de la Ĉina Ambasado en Japanio Viruso estas senlandlima, kaj la internacia komunumo devas kune trakti ĝin. Ĉinio volas daŭre helpi Japanion kaj plioftigi komunikadon kaj kunlaboron kun la lando por kiel eble plej frue venki la epidemion kaj kune konservi la sekurecon kaj sanon de la dulandaj popoloj kaj la publikan sanon kaj sekurecon de la regiono kaj la tuta mondo. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |