Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Ĉinio certe sukcesos" -- Fremdlandaj fakuloj kaj amikoj subtenas Ĉinion kontraŭ COVID-19
2020-02-25

de Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo


Post apero de la epidemio de COVID-19, fakuloj kaj amikoj el Rusio, Pakistano, Britio, Francio, Japanio, Sud-Koreio, Brazilo kaj aliaj 13 landoj kaj la Internacia Federacio de Tradukistoj diversmaniere salutis la Akademion de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo kaj ĝian superan organizon, la Ĉina Internacia Eldona Grupo, laŭdante la grandajn klopodojn de Ĉinio kontraŭ la epidemio kaj esprimante la firman fidon, ke Ĉinio venkos la epidemion.


"Kuraĝu Ĉinio, kuraĝu Wuhan"


Martin Andanar, ministro pri gazetaro sub la filipina prezidentejo, sendis videaĵon kaj diris: "Ni volas diri al la ĉina popolo, ke vi ne estas sola en la batalo kontraŭ la malsano!", "Kuraĝu Ĉinio!" kaj "Kuraĝu Wuhan!".


Alan Melby, vicprezidanto de la Internacia Federacio de Tradukistoj, diris, ke li ĉiam atentas la ŝanĝon de la epidemio en Ĉinio. Li volas teni konstantan komunikadon kun ĉinaj amikoj kaj esprimas bondezirojn al Ĉinio.


"Ni volas kun ĉinaj amikoj batali kontraŭ la epidemio"


Mushahid Hussain Sayed, prezidanto de Eksterafera Komitato sub senato de Pakistano, elmetis al la senato rezolucion, kiu estis unuanime adoptita. La rezolucio deklaras la jenon: "La pakistana senato plenforte subtenas ĉinajn registaron kaj popolon kuraĝe, obstine kaj klopode batali kontraŭ la nova koronviruso kaj volas amplekse kunlabori kun Ĉinio."


Rezolucio de la pakistana senato pri subteno al Ĉinio


Evandro Carvalho, direktoro de Ĉina Esplor-Centro sub la brazila Fondaĵo Getulio Vargas, sendis al la akademio leteron, en kiu li skribis: "Brazilo kaj aliaj landoj agnoskas, ke Ĉinio multe klopodas por kontraŭbatali la viruson. En la malfacila momento, amikaj landoj devas doni subtenojn. Nun ni devas brakumi ĉinajn amikojn kaj batali kun ili."


Evandro Carvalho en videaĵo al Ĉinio


Khin Maung Lynn, kuna ĝenerala sekretario de la Instituto de Strategia kaj Internacia Studoj sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Birmo, sendis leteron al la akademio. Li diris: "Ni tute komprenas la firman decidon de Ĉinio venki la epidemion kaj ĝian zorgon pri sano de aliaj landoj. Ni volas trakti la epidemion kun ĉinaj amikoj ŝultro ĉe ŝultro."


Khin Maung Lynn (maldekstre) kaj Du Zhanyuan (dekstre), prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio