Donitaĵoj montras agrablan tendencon en bridado de la epidemio |
2020-02-21 |
Donitaĵoj publikigitaj de Nacia Komisiono pri Sano kaj Hubei-a Komisiono pri Sano en la 19-a de februaro alportas kelkajn bonajn novaĵojn, kiuj montras agrablan tendencon en epidemi-bridado. La unua estas, ke la nombro de elhospitaliĝintoj unuafoje superis tiun de nov-konfirmitaj infektitoj. Laǔ Nacia Komisiono pri Sano, inter la nul horo kaj la 24-a horo de la 18-a de februaro, en 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) kaj Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, estis 1 749 nove konfirmitaj infektitoj kaj 1 824 elhospitaliĝintoj. Tio estas la unua fojo, ke la nombro de elhospitaliĝintoj superis tiun de nov-infektitoj en la sama tago. La dua estas, ke ekreduktiĝis la nombro de konfirmitaj infektitoj. Ĝis la 24-a horo de la 18-a de februaro, en 31 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) kaj Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, estis 57 805 konfirmitaj infektitoj, kaj en la 17-a de februaro, 58 016. La tria estas, ke la tagaj elhospitaliĝintoj superis 1 000 en la sinsekvaj 7 tagoj. La 18-an de februaro, 1 824 pacientoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Tio signifas, ke la nombro de la tagaj elhospitaliĝintoj superis 1 000 en la sinsekvaj 7 tagoj. La nombro de elhospitaliĝintoj estas 1 701 en la 17-a de februaro, 1 425 (la 16-an), 1 323 (la 15-an), 1 373 (la 14-an), 1 081 (la 13-an) kaj 1 171 (la 12-an). La kvara estas, ke la nombro de nov-konfirmitaj infektitoj en la lokoj ekster Hubei-provinco reduktiĝis en la sinsekvaj 15 tagoj. En la 18-a de februaro en regionoj ekster Hubei-provinco estis 56 nove konfirmitaj infektitoj kun reduktiĝo en la sinsekvaj 15 tagoj. La nombro de nove konfirmitaj infektitoj estis 890 la 3-an de februado, 731 (la 4-an), 707 ( la 5-an), 696 (la 6-an), 558 (la 7-an), 509 (la 8-an), 444 (la 9-an), 381 ( la 10-an), 377 ( la 11-an), 312(la 12-an), 267 (la 13-an), 221(la 14-an), 166(la 15-an), 115(la 16-an) kaj 79 (la 17-an). La kvina estas, ke la nombro de nov-konfirmitaj infektitoj en la lokoj ekster Hubei-provinco estas malpli ol 100 en la sinsekvaj du tagoj. La 18-an de februaro en la lokoj ekster Hubei estas 56 nov-konfirmitaj infektitoj kaj la 17-an, 79. La sesa estas, ke en urboj de Hubei-provinco, ekster Wuhan, la nov-konfirmitaj infektitoj estas malpil ol 100. La 18-an de februaro estas 1 660 nov-konfirmita kazoj en Wuhan, kaj la totala nombro de tiuj en aliaj urboj de Hubei-provinco estas malpli ol 100. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |