Infanoj de Najrobio kuraĝigas Ĉinion |
2020-02-21 |
En la 19-a de februaro, en Najrobio de Kenjo, infanoj montris slogantabulojn kun la vortoj “Ĉinio, ni estas kun vi”. Kvankam la distanco inter Ĉinio kaj Afriko estas tre longa, la koroj de la popoloj estas kunligitaj. Afrikanoj atentas la novaĵojn pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. En kelkaj landoj, infanoj per skribaĵoj esprimis al Ĉinio siajn subtenon kaj kuraĝigon. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |