Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
“Ĉinio havas nian subtenon!” -- Grekoj preĝas por Ĉinio
2020-02-19

Vespere de la 14-a de februaro, grekoj kaj laborantoj de ĉinaj organizoj en Grekio kolektiĝis en Akropolo de Ateno por kuraĝigi Ĉinion. Ili levis ruĝajn lanternojn kaj prezentis la sloganon "La greka popolo subtenas Ĉinion! Kuraĝu, Wuhan!". La kolektiĝo, subtenata de la atena registaro, allogis ordinarajn grekojn kaj personojn el politika kaj komerca rondoj, celante kuraĝigi la ĉinan popolon batali kontraǔ la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19). En la agado partoprenis ankaǔ multaj preterpasantoj.







Inter la partoprenantoj estas prezidanto de Ĉambro de Grek-Ĉina Ekonomia Kunlaboro, prezidanto de la Greka Ekonomia kaj Socia Konsilio, respondeculo de la programo Atena Festivalo pri Diĝitaj Artoj kaj aliaj homoj. Ili esperas, ke Ĉinio povos venki la epidemion kiel eble plej frue por daǔrigi la kunlaborojn inter Grekio kaj Ĉinio. Ili diris: “La greka popolo subtenas kaj kuraĝigas la ĉinan. Ĉinio batalas ne nur por si mem, sed ankaǔ por la tuta mondo. Ni elkore sentas, ke necesas subteni ĉinojn kaj diri al ili, ke la greka popolo ĉiam staras ĉe ili. Ili havas nian subtenon!”


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio