Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kian gravecon la ĉina ekonomio havas por la mondo?
2020-02-19


Nun multaj landoj kaj regionoj inkluzive de Ĉinio suferas pro la epidemio de la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19). Ĝi minacas vivojn de homoj kaj alportas defiojn al la ĉina ekonomio eĉ al la monda. En tiu cirkonstanco, la internacia komunumo multe atentas la ekonomian tendencon kaj plue perceptas la striktajn rilatojn inter la ĉina ekonomio kaj la monda disvolvado.


En 2003 epidemio de SARS-o (Sever-Akuta Spira Sindromo) okazis en Ĉinio. Tiu-jare la lando kontribuis je 4% al la Malneta Enlanda Produkto tutmonde. Nun la cifero naŭoble kreskis. La sumo de eksportado kaj importado kreskis pli-ol-trioble, kaj la sumo de eksportado -- preskaŭ kvaroble. Samtempe, pli da ĉinaj kompanioj aliĝis al la mondaj proviz-ĉenoj.



La brita mediato BBC diris, ke Wuhan estas ĉefa parto de la ĉeno de la fabrika industrio de Ĉinio, kaj multaj fabrikoj en la kampoj de elektroniko, aŭtoj kaj medikamentoj troviĝas en Wuhan. Se produktado kaj loĝistiko en Wuhan ĉesos, iuj kompanioj ekster Hubei devos ĉesigi laboron pro manko de material-provizado.


La brita tagĵurnalo The Guardian atentigis, ke multaj mondaj kompanioj dependas de ĉinaj provizantoj. Ekzemple, inter 800 provizantoj al la kompanio Apple, 290 estas el Ĉinio. Ĉinio okupas 9% en produktado de mondaj televidiloj.


Ĉinio estas granda aĉetanto de japanaj aŭtoj, kamionoj kaj altteknikaj konsumaĵoj. Multaj maŝin-pecoj produktataj de Ĉinio estas eksportataj al japanaj fabrikoj. Krome, milionoj da ĉinoj vojaĝas en Japanio ĉiujare.


Ankaŭ la aŭstralia ekonomio strikte ligiĝas kun la ĉina. Aŭstralia ĉefministro Scott Morrison avertis, ke la aŭstralia ekonomio ja estos tre premita. Aŭstraliaj universitatoj, kiuj grandnombre akceptas ĉinajn studentojn, jam sentas la premon.


Mark Carney, prezidanto de Banko de Anglio, diris, ke la testo pri premado sur britaj bankoj montras, ke ili jam estas pretaj por trakti la malbonan efikon sur la ekonomia kresko. Britio havas intimajn rilatojn kun la grandaj ekonomioj. Kiam la monda ekonomio ternas, la brita malvarmumiĝas.


Citante diraĵojn de Cao Mingzhong, ĉina ambasadoro al Belgio, la amaskomunikilo EU Reporter diris, ke ŝanĝo de la ĉina ekonomio influos Eŭropon, tamen la influo estas portempa kaj regebla. Post finiĝo de la epidemio, kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo estos ofta kiel antaŭe kaj ekonomio rapide kreskos.


Kristalina Georgieva, ĉefo de la Internacia Mona Fonduso, diris en Vaŝingtono, ke la fonduso taksas la influon de COVID-19 sur ekonomio. Ili esperas, ke la influo estos en V-formo kaj la ekonomio rapide revenos al la normalo en mallonga tempo.


Diversaj landoj kaj regionoj multe atentas la epidemion. Ĉinio kaj multaj landoj estas komunumo de komuna estonteco. Se la ĉina ekonomio stabile disvolviĝos, aliaj landoj havos brilan estontecon. Multaj landoj vidis kuraĝon kaj kapablon de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio. Ili vidis ankaŭ rezistpovon kaj persistemon de la ĉina ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio