Transformiĝo de aŭto-fabriko al mask-fabriko |
2020-02-19 |
La 14an de februaro la aŭto-fabriko Shanghai General Motors Wuling anoncis en sia Wechat-konto, ke ĝiaj unuaj maskoj estis produktitaj. Nur tri tagojn post elmeto de rilata ideo ili estis produktitaj. Ĝi estas la unua aŭto-fabriko, kiu ricevis la licencon pri esplorado kaj produktado de maskoj. Post finkonstruado de 11 produktlinioj, du milionoj da maskoj estos antaŭvide produktitaj ĉiutage. Oni volas scii, kiam eblos mendi la maskojn kaj kie oni povos aĉeti ilin. La 13an de februaro la fabriko respondis en sia mikroblogo: La maskoj ne estos aĉeteblaj, ĉar ili estos senditaj al tiuj homoj kiuj plej bezonas ilin. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |