Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 30 mil porcioj da herb-medikamentoj estas senpage disdonataj ĉiutage en Wuhan
2020-02-18

Laǔ raporto de China Daily en la 13-a de februaro, ĉiu-tage pli ol 30 mil porcioj da herb-medikamentoj estas senpage disdonataj al malsanuloj kaj suspektitoj en hospitaloj kaj kvarantenejoj de Wuhan. Tiuj medikamentoj estas dekoktitaj kaj pakitaj en fabriko kaj poste transportitaj al portempaj hospitaloj kaj kvarantenejoj.



Laǔ raporto, post provado dum dek kelkaj tagoj, nun herb-medikamentoj estas prenataj de pli ol 30 mil homoj en komunumaj kvarantenejoj kaj eĉ en portempaj hospitaloj ĉiu-tage.


La 11-an de februaro, Zhang Boli, membro de la Centra Gvida Grupo, tiu de Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj estro de Tianjin-a Universitato de Tradicia Ĉina Medicino, kaj Liu Qingquan, membro de la Centra Gvida Grupo kaj estro de Pekina Hospitalo de Tradicina Ĉina Medicino, konigis, ke herbaj medikamentoj efikas en kuracado de la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19).


Zhang Boli (maldekstre) kaj Liu Qingquan 


"Dum la batalo kontraǔ SARS, mi faris provon pri kuracado per ĉina kaj okcidenta medicinoj inter kelkaj malsanuloj en Tianjin. La rezulto estas, ke sekvaĵoj kaj  komplikaĵoj de tiuj malsanuloj estas plej malmultaj kompare kun tiuj de aliaj malsanuloj”, diris Zhang Boli.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio