Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Belga pianisto Jean-Francois Maljean verkis kanton por kuraĝigi Ĉinion
2020-02-17



Lastatempe, kunlabore kun ĉinaj muzikistoj, belga pianisto Jean-Francois Maljean verkis la kanton La Sono el Tagiĝo (CHIME OF THE DAWN BELLS) por kuraĝigi Ĉinion kaj la urbon Wuhan en la batalo kontraŭ la nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19).


Jean-Francois Maljean diris:


Dum la lastaj tagoj, mi ĉiam atentas la batalon de Ĉinio kontraŭ COVID-19. En mia kariero, Ĉinio donis al mi grandajn helpon kaj subtenon, kaj mi sincere esperas fari ion por ĉinaj amikoj en ĉi tiu momento. Miaopinie, kiel muzikisto, la plej bona maniero estas transdoni esperon kaj bondeziron per muziko.


Do, kun muzikistoj de Wuhan, mi verkis la neprofitan kanton por, per forto de muziko, inspiri homojn antaŭeniri kuraĝe. En la kanto mi aldonis elementojn de ĉina sonorilaro, tradicia muzikilo el la provinco Hubei, kombinita kun piano. Mi deziras prezenti la kanton pri "komuna estonteco de Ĉinio kaj la mondo" per kunfandiĝo de orienta kaj okcidenta muzikiloj.


Mi volas diri al ĉinaj amikoj, ke vi akiris rimarkindan atingon en la batalo kontraŭ la epidemio. Vi devas fieri pri tio. Neniu vintro daŭras porĉiame, kaj neniu printempo alvenos malfrue. Wuhan kaj la tuta Ĉinio certe venkos la epidemion. Homoj tra la mondo atendas ĉi tiun momenton. La mondo estas kun vi!


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio