Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Popola Banko de Ĉinio asignis al Wuhan kvar miliardojn da juanoj en novaj monbiletoj
2020-02-17


La 15an de februaro Fan Yifei, vicprezidanto de la Popola Banko de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri kuna prevent-regada mekanismo, ke antaŭ la Printempa Festo la Popola Banko de Ĉinio urĝe asignis novajn bankbiletojn de kvar miliardoj da juanoj (ĉ. 573 milionoj da usonaj dolaroj), al Wuhan por cirkulado de kontanta mono. La banko postulis, ke ĉiuj ĝiaj filioj devu garantii liveradon de kontanta mono, precipe novaj monbiletoj.


Fan diris, ke bankoj devas desinfekti cirkulantajn bankbiletojn, ĉesigi asignojn inter provincoj kaj regionoj severe trafitaj de la epidemio kaj la ricevitaj bankbiletoj devas esti desinfektitaj antaŭ disdono al klientoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio