Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Medicinisto en Wuhan: Ĉiuj laboroj estas indaj!
2020-02-17


Pli ol 18 700 kuracistoj de 154 medicinaj taĉmentoj el la tuta lando kolektiĝas en la provinco Hubei kaj batalas kune kun la lokaj medicinistoj kontraŭ la epidemio de COVID-19.


Li Ran el Pekino jam laboris en Wuhan por du semajnoj. "Ĉiu paciento severe malsaniĝas kaj ĉiu deziras ricevi kuracadon kiel eble plej frue. Ni bone komprenas tion, kaj ni laŭ nia plej granda eblo faras preskribon, diagnozon kaj korp-ekzamenon kaj savas vivojn..."


Post intensa laboro li sentis severan kapdoloron kaj elĉerpiĝon. Li laboris en Lasao de Tibeto por unu jaro en 2017, kaj nun li diris: "La sento de hipoksigeno en la protekta kostumo estas pli severa ol tiu en Lasao. Kvazaŭ mi revenus al Lasao."


Sed kiam li vidis, ke la oksigena satureco de lia unua malsanulo altiĝis al 90%, li estis tre kontenta: "Ĉiuj laboroj estas indaj!"


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio