PDUN donacis al Ĉinio medicinajn bezonaĵojn |
2020-02-17 |
La 12-an de februaro, la Programo pri Disvolvo de Unuiĝintaj Nacioj (PDUN) anoncis, ke ĝi donacis al Ĉinio medicinajn bezonaĵojn, kun la valoro de ĉirkaŭ 500 mil usonaj dolaroj, por helpi medicinistojn batali kontraŭ la epidemio. Tiutage, la unuaj objektoj, inkluzive de malproksime movebla elektrokardiograma monitor-sistemo, infuzaĵa pumpilo kaj aliaj, estis transdonitaj al la Komerca Ministerio de Ĉinio en la konstruaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en Pekino. Krome, urĝe bezonataj hom-protektaĵoj estos baldaŭ alportitaj. Donacitaj medicinaj bezonaĵoj Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |