Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sub la Komuna Ĉielo | UEA refoje sendis mesaĝon al Ĉina Esperanto-Ligo
2020-02-13


Frumatene de la 12-a de februaro, la estraro kaj membraro de UEA sendis mesaĝon al la Ĉina Esperanto-Ligo por esprimi subtenon al la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la epidemio.


En la mesaĝo UEA skribis: "Ni atentas, ke la ĉina registaro kaj la lokaj instancoj kuraĝe, serioze kaj racie batalas kontraŭ la epidemio. Ni kredas, ke pro la fortostreĉoj kaj sinceraj, kompatemaj motivoj vi kapablos venki la viruson en ne tre fora estonteco."


En la mesaĝo UEA deziras al la ĉinaj esperantistoj kuraĝon, sanon, feliĉon kaj sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio, sopirante baldaŭ revidi en Esperanto-renkontiĝoj tutmonde. La epidemio ne konas landlimojn, sed ni kredas, ke per komunaj klopodoj de la internacia komunumo la epidemio estos venkita.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio