Speciala geedziĝo en speciala tempo |
2020-02-12 |
La 9-an de februaro geedziĝis Zhao Gang kaj Zhao Limei en Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. La geedziĝo estis malsama ol la kutimaj, sen ceremonio, sen geedziĝa robo, sen ĉeesto de amikoj kaj eĉ sen floroj. La familianoj ornamis la geedziĝan domon kaj surmetis novajn noktovestojn por la geedziĝo. Ĉar amasiĝo de homoj kreskigas la riskon esti infektita de la koronviruso. Por sano de ĉiuj, ili ricevis interretajn bondezirojn de parencoj kaj amikoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |