Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Infanoj povas lerni hejme dum la periodo de la epidemio
2020-02-11

Por eviti propagiĝon de la epidemio en lernejoj kaj garantii la sekurecon kaj sanon de instruistoj kaj infanoj, la 5-an de februaro, la Eduka kaj Sporta Buroo de Luyang-distrikto en Hefei-urbo, Anhui-provinco, orienta Ĉinio, oficiale lanĉis cent ciferecajn edukajn pakaĵojn.


Fang Minghui, ĉefa respondeculo pri farado de la edukaj pakaĵoj, diris, ke la edukaj pakaĵoj celas helpi 30 mil infanojn en Luyang-distrikto gaje pasigi la tempon hejme dum la speciala periodo kontraŭ la propagiĝo de la epidemio, gvidi gepatrojn aranĝi la ĉiutagan vivon de infanoj laŭ scienca maniero kaj plibonigi la rilatojn inter gepatroj kaj infanoj.  La edukaj pakaĵoj inkluzivas 7-tagan gvidprogramon de ĉiutaga vivo pri sano, lingvo, socio, arto, muziko, scienco kaj aliaj.


Knabo kaj lia patro hejme lernas vuŝu-on, tradicia ĉina luktarto. 


Knabino kaj ŝia patrino rigardas filmeton pri ordigado de materialoj por manfarado.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio