Pli ol mil firmaoj anoncis sian partoprenon en la Tria ĈIIE |
2020-02-11 |
La 10an de februaro Gao Feng, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke varbado de firmaoj al la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) glate antaŭeniras. Ĝis la fino de januaro pli ol mil firmaoj sin anoncis por partopreni la ekspozicion kaj ili okupos pli ol duonon de la areo de la ekspoziciejo. Gao diris tion en la unua interreta gazetara konferenco. Li diris ankaŭ, ke firmaoj, kiuj partoprenos la ekspozicion, povos sperti la latentan forton de la granda merkato de Ĉinio kaj esti bone repagitaj. La ministerio bonvenigas firmaojn el diversaj landoj sin anonci al la ekspozicio por kune ĝui la dividendon de disvolvado de la ĉina ekonomio kaj grandan ŝancon alportatan de la ĉina merkato. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |