Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Estonio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio
2020-02-10

Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj la amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de Esperanto-Asocio de Estonio kaj Estona Interlingvistika Asocio. 


La gazetaro e- kaj fot-informadas pri la nova kaj danĝera koronaria viruso, invadanta precipe en la regiono de Wuhan. Tre bone, ke la registaro de Ĉinio efike informas la loĝantaron kaj donas defendajn rekomendojn kaj regulojn.


La desinfektado per dronoj kaj la scienca esplorado por vakcinado de la nova koronaviruso estas tre laŭdindaj.


Medicinaj laboratorioj de Estonio ankaŭ laboras por krei vakcinon kontraŭ 2019nCoV, espereble ni ĉiuj baldaŭ sukcesos.


Efikan agadon deziras


Esperanto-Asocio de Estonio

kaj

Estona Interlingvistika Asocio


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio