Estas preta Leishenshan-hospitalo de Wuhan |
2020-02-07 |
La 6-an de februaro, Wuhan-a Buroo pri Urba-Kampara Disvolviĝo kaj Wuhan-a Komisiono pri Sano komencis ekzamenon de Leishenshan-hospitalo (la dua portempa hospitalo en Wuhan por kolektive akcepti pacientojn infektitajn de la pneŭmonito kaŭzita de la nova koronaria viruso). Ĝis nun, danke al daǔra klopodo de pli ol 10 mil laborantoj dum 10 tagoj, Leishenshan-hospitalo estas preta por akcepti pacientojn. Laǔ raporto, la hospitalo ofertas ĉirkaǔ 1 500 litojn. Laǔ oficisto de Wuhan-a Komisiono pri Sano, post instalo de ekipaĵoj kaj malinfektado la hospitalo akceptos severajn infektitojn post kelkaj tagoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |