Vilaĝa kuracisto laboranta por kontraŭbatali la epidemion |
2020-02-07 |
Antaŭ hejm-vizito al paciento, la 4-an de februaro Li Shuwen, 68-jara, estas vilaĝa kuracisto en la gubernio Songxi de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. Li servas por vilaĝanoj dum pli ol 40 jaroj. Li Shuwen (dekstre) prenis temperaturon de reveninta junulo en la 4-a de februaro. Post okazo de la pneŭmoni-epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, Li Shuwen kaj multaj vilaĝanoj memvole partoprenas en la batalo kontraŭ la epidemio. Li ne nur daŭrigas sian ĉiu-tagan laboron, sed ankaŭ prenas temperaturon de la vilaĝanoj, kiuj revenis al la hejmloko de aliaj lokoj, kaj petas ilin kvaranteni hejme. Li ankaŭ diskonigas al la vilaĝanoj sciojn pri preventado de la epidemio. Li Shuwen, iranta al hejmo de paciento, la 4-an de februaro Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |