La internacia komunumo subtenas Ĉinion en preventado kaj regado de la epidemio |
2020-02-07 |
Kestoj da kirurgiaj maskoj donacitaj de tajlandaj amikoj al Ĉinio Ĝis la 12a horo de la 6a de februaro, al Ĉinio liveris materialojn aŭ aliajn subtenoj por kontraŭbatali la epidemion registaroj de Belorusio, Pakistano, Korea Popoldemokratia Respubliko, Sud-Koreio, Japanio, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Maldivoj, Birmo, Germanio, Britio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hungario, Kazaĥio, Latvio, Estonio, Turkio, Irano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Trinidado-Tobago kaj Ganao, kaj la Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj. Krom tio, donacis bezonaĵojn al Ĉinio ankaŭ kompanioj, organizoj, amikoj kaj ĉinoj el Rusio, Usono, Japanio, Sud-Koreio, Singapuro, Malajzio, Vjetnamio, Irano, Britio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Peruo. Inter ili, neoficialaj organizoj el Usono donacis medicinajn aparatojn pri ekzamenado, kaj tiuj el Sud-Koreio, Rusio kaj Malajzio plurfoje donacis protektajn kostumojn, protektajn okulvitrojn, maskojn kaj aliajn medicinajn materialojn. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |