Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hua Chunying: 19 milionoj da usonanoj estis infektitaj de gripo kaj pli ol 10 mil mortis
2020-02-07

La 5an de februaro proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying prezidis interretan gazetaran konferencon.


Ĵurnalisto diris: "Laŭ iuj usonaj amaskomunikiloj, la usonaj rimedoj kontraŭ la epidemio severe damaĝos la usonajn kompaniojn, kiuj dependas de ĉinaj produktoj aŭ ĉinaj klientoj. Ekonomikisto el la kompanio Moody opinias, ke la ĉi-rilataj restriktoj de Usono rezultigos reduktadon de ĉinaj vojaĝantoj al Usono, kaj tio malbonigos la usonan ekonomion. Kian komenton la ĉina flanko havas pri tio?"



Hua diris: "Ni rimarkis, ke en la lastaj tagoj amaskomunikiloj, pensobankoj, fakuloj kaj kleruloj el pluraj landoj esprimis maltrankvilon pri la malutilaj influoj kaŭzitaj de troaj kontraŭrimedoj adoptataj de iuj landoj. La Monda Organizo pri Sano multfoje emfazis, ke ĝi ne proponas al diversaj landoj adopti ajnajn vojaĝajn kaj komercajn restriktojn. Ĝi alvokas, ke diversaj landoj ne kredu famojn, persistu en scienco kaj adoptu rimedojn bazatajn sur pruvoj."


Hua diris: "Laŭ usonaj amaskomunikiloj, la gripo en Usono en 2019 kaj 2020 kaŭzis 19 milionojn da infektitoj kaj pli ol 10 mil mortis pro la gripo. Pri la epidemio en Ĉinio, la nombro de infektitoj ekster Ĉinio okupas malpli ol 1% de tiu en Ĉinio. Ekde la 1a de februaro la nombro de resanigitoj superis tiun de mortintoj. Ĝis la 24a horo de la 4a de februaro, entute estis 892 resanigitoj, je duobloj de mortintoj. Novaj suspektitoj malkreskis en la sinsekvaj du tagoj."


Paniko estas pli terura ol kontaĝa malsano. Oni devas batali kontraŭ la epidemio surbaze de scienco, sed ne paniko.


Alfronte krizon de la publika sano, diversaj landoj devas solidariĝi kaj kunlabori por konservi siajn komunajn interesojn.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio