Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kamboĝa ĉefministro: paniko estas pli terura ol la epidemio
2020-02-07


La 5-an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen en la Granda Popola Halo de Pekino.



Xi diris, ke lasttempe la ĉina registaro kaj la popolo okupiĝas pri batalo kontraǔ la pneŭmoni-epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso. En tiu speciala tempo la vizito de kamboĝa ĉefministro Hun Sen enkorpigas la nerompeblan amikecon kaj reciprokan konfidon inter la du popoloj kaj elvidigas la solidarecon de la Ĉinio-Kamboĝa komunumo de komuna estonteco. Pri tio la ĉina flanko profunde admiras.


Hun Sen dankis la ĉinan registaron pro ĝia prizorgado kaj protektado al la kamboĝaj civitanoj vivantaj en Ĉinio. Li esperas, ke lia vizito plifortigos ilian memfidon. Li diris, ke fronte al la epidemio kelkaj landoj adoptis ekstremajn rimedojn, tio estas maltaǔga, ĉar paniko estas pli terura ol la epidemio. Kamboĝo daŭrigos la kunlaborojn kaj interŝanĝojn kun Ĉinio, kaj kontribuas por la konstruado de Kamboĝo-Ĉina komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio