Rusa milita aviadilo portanta savmaterialojn atingis Wuhan |
2020-02-07 |
Laŭ la ordono de rusa prezidento Vladimir Putin, frumatene de la 5-a de februaro, laŭ la pekina tempo, la unua rusa milita aviadilo kun savmaterialoj kaj 5 rusaj spertuloj atingis la urbon Wuhan, Hubei-provinco de Ĉinio. La spertuloj, kiuj venas el la Ministerio pri Sano de Rusa Federacio kaj Rusa Federacia Servo por Gvidado de Konsumanto-Protekto kaj Bonfarto, kunlaboros kun ĉinaj fakuloj por esplori kaj produkti vakcinon kontraŭ la nova koronaria viruso. Rusaj spertuloj atingis Wuhan. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |