Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanhajo: volontuloj laboras nokte por fari maskojn
2020-02-05

Lastatempe, en iu ŝanhaja masko-fabriko videblas specialaj “laboristoj”. Inter ili estas financa direktoro de fremdlanda firmao en Ĉinio, entreprenistoj, studentoj, surduloj... Ili, el malsamaj lokoj de Ŝanhajo, venis al la fabriko post kelkdek-kilometra aŭto-stirado kaj tie servas kiel "provizoraj laboristoj" por 12 horoj ĉiutage.



Dum la Printempa Festo, la kompanio MEDICOM devas urĝe produkti maskojn, tamen al ĝi mankas laborfortoj pro tio, ke laboristoj ankoraŭ ne revenis al Ŝanhajo. Informiĝinte pri tio, loka neprofita organizo tuj kontaktis la fabrikon kaj promesis varbi volontulojn por helpi ĝin.


Neatendite, post publikiĝo de la informo en WeChat-konto kaj aliaj retejoj, multaj homoj sin anoncis por fariĝi volontuloj. La nombro de volontuloj multe superis la bezonatan -- 20 homoj. Do, la volontuloj, kies sanaj kondiĉoj taŭgas por la laboro, alterne laboras de la 19-a horo ĝis la venonta 7-a.



Je la 19-a horo, surmetantaj protektan kostumon, ĉapon, ŝuokovrilojn kaj orelŝtopilojn, 20 volontuloj iras en la fabrikon kaj komencis la 12-horan laboradon.



Pro la epidemio, maskoj estas unu el la plej urĝe bezonataj materialoj. Maŝinoj ne haltas, homoj ne ripozas! En la fabriko, ĉiu maŝino produktas 50 maskojn ĉiuminute, kaj la volontuloj ekzamenas kvaliton de maskoj kaj metas ilin en skatolojn.



Post 12 horoj, tiuj volontuloj donas al la fabriko 300 mil maskojn. Je la 7-a horo, venas aliaj "laboristoj".


Nun, la kompanio MEDICOM povas produkti pli ol milionon da maskoj ĉiutage.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio