Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: jam atingis Ĉinion materialoj el 11 landoj kaj la Infana Fonduso de UN
2020-02-05

La 3-an de februaro Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la unua interreta gazetara konferenco, ke post okazo de la epidemio, kelkaj landoj, per diversaj rimedoj, esprimis sian komprenon kaj subtenon al Ĉinio. Ĝis la tagmezo de la 2-a de februaro, atingis Ĉinion materialoj donacitaj de 11 landoj, inkluzive de Sud-Koreio, Japanio, Britio, Francio, Turkio, Pakistano, Kazaĥio, Hungario, Irano, Belorusio kaj Indonezio, kaj de la Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉinio dankas ilin pro iliaj kompreno kaj subteno.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio