IMF havas fidon al la ĉina ekonomio |
2020-02-05 |
La 3-an de februaro laǔ la loka tempo, ĉefo de la Internacia Mona Fonduso (IMF), Kristalina Georgieva, elsendis video-mesaĝon pri la ĉina ekonomio kaj la epidemio en Ĉinio. En la video, ŝi deziris feliĉan Printempan Feston al Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj kaj esprimis simpation al tiuj trafitaj de la viruso. Ŝi diris: "Ni subtenas la agadojn de la ĉina registaro kontraǔ la epidemio, inkluzive de tiuj en la financa kampo. La ĉina ekonomio daŭrigas tenacecon. Ni havas fidon al tio." Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |