Hubei lanĉis multlingvan platformon pri epidemia preventado |
2020-02-04 |
La 30-an de januaro la provinco Hubei lanĉis informan platformon "Oficiala Anonco de Hubei" pri la epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kun la rubriko "Alilingve", kie homoj povas legi informojn pri la epidemio en la lingvoj angla, franca, germana, rusa, japana, korea kaj hispana. La platformo ankaŭ diskonigas sciojn pri preventado de la epidemio. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |