Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Indonezia Esperanto-Asocio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio
2020-02-04

Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj niaj amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen mesaĝo de Ilia Sumilfia Dewi,prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio:


Saluton, Feliĉan Novjaron!


Antaŭ la fino de januaro, ni aŭdis kaj legis la ŝokitan novaĵon el Ĉinio. Bedaŭrinde ke tiu estas malĝoja novaĵo pro la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Ni, la membroj de Indonezia Esperanto-Asocio estas kun vi en tiu ĉi malfacila situacio.


En la proksima tempo, ni kredas ke ĉina registaro kaj ĉiuj popoloj speciale esperantistoj kiuj loĝas en la urbo Wuhan venkos la batalon kontraŭ la epidemio. Ni esperas ke la malsanuloj infektitaj baldaŭ resaniĝos kaj ĉio revenos al la normala vivo en belaj tagoj.


Elkore ni deziras sanon, kuraĝon kaj feliĉon al vi!


Ni sopiras denove renkonti vin en esperantujo.


Sincere,


Ilia Sumilfia Dewi

Prezidanto de IEA


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio