Mezurado de korpa temperaturo de pasaĝeroj en ĉiuj ĉinaj fervojaj stacioj |
2020-02-03 |
La 1an de februaro estis 2,147 milionoj da vojaĝoj de homoj per trajno, je 82,2% malpli multe ol la sama periodo lastjare. La fervoja transportado estas sekura, stabila kaj enorda, kaj la nombro de tutlandaj pasaĝeroj restas malmulta. En la pintperiodo de la tutlandaj vojaĝoj post la Printempa Festo, la fervoja sekcio plifortigas antaŭgardon kaj regadon. Nun en ĉiuj ĉinaj fervojaj stacioj pasaĝeroj devas ricevi mezuradon de korpa temperaturo ĉe enirejoj aŭ elirejoj. Se pasaĝero kun alta korp-temperaturo estas trovita en kuranta vagonaro, li aŭ ŝi estos tuj izolita kaj elvagoniĝos en la sekva stacio por daŭra observado. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |