Ok grandaj ŝarĝaviadiloj el ĉina aerarmeo atingis Wuhan por helpo |
2020-02-03 |
Frumatene de la 2a de februaro la ĉina aerarmeo sendis ok grandajn ŝarĝaviadilojn kun 795 kuracistoj kaj 58 tunoj da materialoj el Shenyang, Lanzhou, Kantono kaj Nankino al Wuhan por bridi disvastiĝon de la nova koronaria viruso, kiu kaŭzas kazojn de pneŭmonio. Je la naŭa horo kaj 30 minutoj ili atingis Tianhe-an flughavenon de Wuhan. Ĉi-foje la aerarmeo sendis plej multe da ŝarĝaviadiloj por nemilita agado, post savado por la tertremoj en Wenchuan kaj Yushu. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |