Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dolĉa novjaro: nemateria kultura heredaĵo -- sukerpentraĵo
2020-01-22

Lanternoj kaj lampoj lumiĝas ĉie en Ĉinio por bonvenigi la Printempan Feston.


Liu Binbin faras sukerfigureton -- porketon.


En la novjara foiro en Ganjiakou-ĉiovendejo, Liu Binbin, heredanto de nemateria kultura heredaĵo, disvastigis la tradician ĉinan kulturon per metiarto. 


Prezento de lia verko -- tekruĉo


Liu Binbin prenis pecon da maltozo. Post premado, tirado, knedado kaj blovado, formiĝis aminda besteto en liaj manoj. 


Sukera orfiŝo


Laŭdire, la arto de sukerpentraĵo kaj sukerskulptaĵo komenciĝis antaŭ 300 jaroj. 


Krabo el sukero


Nun, oni povas vidi sukerfiguretojn en gravaj festoj aŭ templaj foiroj. Ili ne nur alportas ĝojon al infanoj, sed ankaŭ montras al vizitantoj la ĉarmon de la nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio.


Liu Binbin kaj lia verko -- fotilo. (Fotoj el Liu Binbin)


Verkis kaj Fotis: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio