Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu ĉinoj festas novjaron dufoje?
2020-01-22

Alvenos la Printempa Festo, la ĉefa ĉina feritago. Ĝi estas celebrado de la komenco de printempo, kio ankaŭ estas la komenco de novjaro laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro, kaj ĉi-jare okazas en januaro, sed kutime okazas en februaro, pro diferencoj inter ĉina kaj gregoria kalendaroj. Ekde mia alveno en Ĉinio, por la unua fojo mi spertas tiun feritagon en januaro kaj rimarkis interesan fenomenon: en mia laborejo, samkiel en multaj aliaj laborejoj, la jarfinaj festoj, kiuj kutime okazas en januaro, refoje okazis en januaro! Mi sentas, ke ĉi-jare homoj pli haste organizis ilin, kaj ili okazis pli proksime al la feritago.


Homoj eksterlande ofte pridemandas min, ĉu ĉinoj ankaŭ festas la novjaron laŭ gregoria kalendaro, kaj pri ĉinaj tradicioj por celebri novjaron. Ĉi-foje mi klarigos pri mia novjara sperto en Suzhou.


La 31-an de decembro mi atingis la urbon. Vespere mi kaj miaj kolegoj vespermanĝis kun lokanoj, kiuj bonvenigis nin al la urbo. Tio povus esti ordinara ĉina bankedo, sed estis speciala pro tio, ke ĝi estis nia lasta vespermanĝo antaŭ la novjaro. Gregoria novjaro ne estas ĉina tradicia festo, sekve ne ekzistas apartaj tradicioj de ĉinoj rilate al ĝi. Nur en 1949, post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Ĉinio adoptis la gregorian kalendaron kaj akceptis la unuan de januaro kiel festotago, sekvante la internacian kutimon.


Multaj ĉinoj tiel festas la gregorian novjaron.


Kelkaj ĉinoj ne festas la gregorian novjaron, simple ĉar ĝi ne rilatas al tradicia kulturo de Ĉinio. Sed multaj ĉinoj ja festas ĝin, kelkaj laŭ la samaj kutimoj de la Printempa Festo, kelkaj laŭ aliaj kutimoj. En tiu vespermanĝo ni manĝis fiŝon kaj glurizajn bulojn, laŭ la tradicio de ĉinoj pri la Printempa Festo, sed nia gastiganto klarigis, ke pluraj familioj havas apartajn kutimojn kaj nenepre sekvas tiun tradicion okaze de la gregoria novjaro. Nia gastiganto ankaŭ aldonis nudelojn al la menuo, kaj klarigis al ni, ke ili simbolas longan vivon.


Mi jam rakontis en alia artikolo pri la mito de Nian, la monstro kiu kutimis veni en ĉiu printempo por ataki homojn kaj ilin manĝi. Por malaperigi la monstron, ĉinoj kreis la tradicion ornami pordojn kaj stratojn per ruĝaj ornamaĵoj, perkuti tamburojn kaj cimbalojn kaj eksplodigi artfajraĵojn, ĉar Nian timas ruĝon, lumon kaj bruon. Nian, la nomo de la monstro, fariĝis la ĉina vorto por jaro. La monda tradicio festi novjaron per artfajraĵoj ŝajne venas de tiu ĉina kutimo.


Homoj amasiĝas por spekti leondancon.


Por atendi la alvenon de la nova jaro, ĉinoj estigis la tradicion kunigi la familion dum la Printempa Festo, ĉar povas esti la lasta fojo, ke ĉiuj familianoj kunmanĝas. Ĝis la fino de Qing-dinastio (1616-1911), la ĉina novjaro nomiĝis 元旦 (yuandan, novjara tago), sed kiam Ĉinio fariĝis respubliko, estis kreita nova vortumo, 春节 (chunjie, printempa festo) por la ĉina tradicia novjaro. Nuntempe Yuandan estas la gregoria novjaro, kaj Chunjie estas Printempa Festo.


Post tiu agrabla vespermanĝo, ni iris al la templo Hanshan por koni novjaran tradicion kiu daŭras jam de 20 jaroj. En tiu templo, homoj kuniĝis ĉe la sonorilturo, kie bonzo perkutis 100-foje la sonorilon, unufoje post ĉiu deko da sekundoj, tiel ke la lasta perkuto okazis ekzakte noktomeze. Alveninte en la loko, mi trovis gajan etoson kaj multajn homojn. Apud la enirejo estis prezentadoj de ĉinaj dancoj kaj kantoj, simile al tiuj prezentadoj de templaj foiroj dum la Printempa Festo. La tuta loko estis bele ornamita per ĉinaj lanternoj kaj ruĝaj ornamaĵoj.


Kalabasoj pendigitaj apud strateto, okaze de la novjaro


Dumvoje estis multaj budoj de vendistoj, kiuj kreis etoson similan al tiu de templa foiro. Sur mureto pendis pluraj kalabasoj kun skribaĵoj pri bondeziroj, kaj apud ĝi estis multaj homoj skribantaj bondezirojn sur aliaj kalabasoj. En iu tetrinkejo mi gustumis lokan manĝeton, kiu estis mia lasta manĝo en 2019. Kaj finfine, post promenado ene de la templo, mi atingis korton plenan de fumo kaj incensodoro. Tie multego da homoj estis preĝantaj kaj bruligantaj incenson por la novjaro. Tiu sceno rememorigis la mi pri la templo Yonghegong, en Pekino, dum la Printempa Festo: la vico por viziti ĝin estas longega, ĉar ĉinoj amase iras tien en la unua tago de la jaro. Okaze de gregoria novjaro multaj ĉinoj faras same.


Subite mi aŭdis la sonoron: komenciĝis la atendado por la novjaro. Babilantoj silentiĝis kaj la loko fariĝis tre kvieta. Mi alproksimiĝis al la sonorilturo, en la apuda korto, kaj vidis amason da homoj atendantaj. Aliaj homoj estis spektantaj tion per viva televiddissendo. Kelkaj homoj laŭte nombris la lastajn sekundojn de la jaro, kaj poste amikoj komencis bondeziri unuj al la aliaj.


La bela sonorilturo de la templo Hanshan post la alveno de 2020


Ambaŭ feritagoj okazas sinsekve, pro tio, laŭ mi estas tendenco, ke gregoria novjaro fariĝu antaŭfesto por la Printempa Festo. Mi ĉi-foje pasigis la novjaron en Suzhou, manĝis aŭspician manĝaĵon kaj partoprenis en multaj ritoj por venigi bonŝancon en 2020. La Printempa Festo estas alia oportuno por tiuj, kiuj maltrafis tiun okazon.


Feliĉan Printempan Feston al ĉiuj!


Verkis kaj Fotis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio