Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per kiuj produktoj mondfamaj firmaoj bonvenigas la Jaron de Muso? (I)
2020-01-20

Baldaŭ venos la ĉina novjaro (la Printempa Festo) de 2020, la Jaro de Muso laŭ la ĉina luna kalendaro. Por kontentigi postulojn de ĉina merkato, multaj famaj markoj lanĉis specialajn produktojn. Kiu(j)n vi preferas?


Gucci


Ĉi-jare, Gucci, kunlabore kun Disney, lanĉis serion da produktoj kun Mickey kiel temo. Bildoj de Mickey estas printitaj sur patrostilaj sportaj ŝuoj, sur emblemo kaj lanugaj ŝuoj. Ili eĉ aperas sur blankaj sakoj.


(foto el Gucci)


(foto el Gucci)


Burberry


Dum la ĉina novjaro, ruĝo, simbolo de bonŝanco kaj prospero, ĉiam plaĉas al ĉinoj. Ĉi-jare, novjaraj produktoj de Burberry, kaj por viroj kaj por virinoj, estas ruĝaj, inkluzive de du-kolora sako kaj vesto. Se vi atente rigardas, vi povas trovi museton en monogramaro.


(foto el Burberry )


Vacheron Constantin


Se via amato naskiĝis en la Jaro de Muso, la brakhorloĝo de Vacheron Constantin estas ideala elekto por esprimi vian amon. La brakhorloĝo, sen hora kaj minuta montriloj, montras horon kaj daton per kvar modernaj aperturoj. Kun muso roz-ora aŭ platena, la brakhorloĝo estas tre bela.


(foto el Vacheron Constantin)


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio